La Internacio

 




Kompil-tradukis J. Zilberfarb 

Levigxu, en mizer' dronanta,
Sklavar' malsata de la ter' !
Raci' nin vokas indignanta
Al mortbatalo pro l'liber'.
Malnovan mondon ni detruos
Gxis fundament' de l'tirani'
Kaj nian novan ni konstruos:
Ne nuloj-cxio estu ni ! 

Por finlukto socia
Ni grupigxu en rond',
Kaj la Internacio
Triumfu en tutmond' !

Ne la cezar', nek dia volo
La savon portos de l'tiran',
Liberon donos al popolo
Nur gxia propra forta man'.
Por ke pereu la rabuloj,
Por liberigxu la spirit'.
Varmegan feron la forgxuloj,
Ni forgxu mem sen intermit'.

Premegas sxtato laboriston,
Imposto kaj konstituci' ;
Favoras nur ekspluatiston,
Favoras nur al tirani'.
Suficxe da suferricevo.
Laux egaleca la legxar'
Neniu estas rajt' sen devo,
Nek iu devo sen rajtar'.

Apoteoze abomenaj
La regxoj de minar' kaj rel'
Ja estis cxiam tro sengxenaj
En sia parazita sxtel'.
En kas' konservis la friponoj
Produktojn niajn de l'labor',
Do per devigo al redonoj
Niajxon nur ni prenos for.

 Estrar' nin trompis artifike,----
Por ni do ----pac' ! por gxi ----milit' !
Rompinte la armeojn strike
Ni lasu l'vicojn sen hezit'.
Insistis niaj kanibaloj,
Ke kuragxuloj estu ni, ----
Do kontraux propraj generaloj
Ekpafos baldaux la gvardi'.

Nur ni laborarmeaj eroj
De l'urboj kaj de la kampar',
Posedas rajton pri la tero !
Vi iru for, parazitar' !
Kaj se por via bando puno
Alvenos en la flamribel',
Por ni ekbrilos hela suno
Radiadante en cxiel'.